Uzante CC0, vi povas rezigni ĉiujn aŭtorajn kaj rilatajn⏎ » aŭ najbarajn rajtojn, kiujn vi havas por via verko,⏎ » ekzemple la moralajn rajtojn (ĝis la rezignebla amplekso),⏎ » la publikigajn aŭ privatecajn rajtojn, rajtojn protektantajn⏎ » kontraŭ maljusta konkurenco, datenbazajn rajtojn kaj rajtojn⏎ » protektantajn eltiradon, distribuadon kaj reuzon de datenoj.
Atentu, ke vi ne rajtas rezigni rajtojn por verko,⏎ » se vi ne posedas tiun: tiuokaze vi bezonas havi permeson⏎ » de la posedanto. Por eviti malrespekton de triapartiaj⏎ » rajtoj, estas rekomendinde konsulti la aferon kun juristo,⏎ » se vi ne certas, ĉu vi havas ĉiujn bezonatajn rajtojn⏎ » por liveri la permesilon.
Bonvolu rimarki, ke ĉi tio estas nenia registriĝo kaj la organizaĵo Krea Komunaĵo ne enmemorigas nek konservas iun ajn el la indikoj, kiujn vi entajpas. La ilo gvidas vin tra la generado de HTML kun enkorpigitaj metadatenoj por marki vian verkon disponebla laŭ CC0. Via verko ne estos asociita kun CC0 aŭ disponebligita laŭ CC0, antaŭ kiam vi estos publikiginta ĝin kun marko pri tio.
Castellano Castellano (España) Català Deutsch English Esperanto français hrvatski Indonesia Italiano Magyar Nederlands Norsk polski Português Português (BR) Suomeksi svenska íslenska Ελληνικά русский українська 中文 華語 (台灣) 한국어