Creative Commons License Deed

La GNU Lesser General Public License, Fondaĵo de Libera Programaro

La GNU Lesser General Public License apartenas al la permesiloj de la Libera Programaro. Kiel ĉiu permesilo el tiu grupo, ĝi donas al vi la jenajn kvar liberojn:

  1. Uzi la programon por iu ajn celo.
  2. Studi kiel la programo funkcias kaj adapti ĝin al viaj bezonoj.
  3. Redistribui kopiaĵojn kaj helpi tiel al aliuloj.
  4. Plibonigi la programon kaj publikigi viajn plibonigojn, el kiuj poste ĉiu povos profiti.

Vi rajtas realigi la ĉi tie determinitajn liberojn, se vi konformigos vin al la kondiĉoj de la permesilo LGPL. Ĝi taŭgas precipe por programbibliotekoj, certe pli ol por plenumeblaj programoj. Jen la ĉefaj kondiĉoj:

  • Vi devas al ĉiu distribuata kopiaĵo de la programo aldoni klaran kaj adekvatan atentigon pri la aŭtorrajtoj kaj malgarantiilon, krome vi ne rajtas ŝanĝi atentigojn, referantajn al ĉi tiu permesilo kaj malgarantiilo; ankaŭ necesas al ĉiuj ricevantoj de la programo samtempe liveri kopiaĵon de la GNU Lesser General Public License. Iu ajn traduko de la permesilo devas esti akompanata de la origina, netradukita versio.
  • Se vi modifas vian kopiaĵon de la biblioteko aŭ iun ajn ties parton, vi rajtas distribui la rezultan bibliotekon nur laŭ la GNU Malgranda Ĝenerala Publika Permesilo (LGPL). Tamen, programoj ligantaj al la biblioteko rajtas esti disponeblaj laŭ aliaj, de vi difinitaj kondiĉoj, nur necesas ebligi modifojn de la bibliotekon mem. Ĉiu ajn traduko de la GNU Malgranda Ĝenerala Publika Permesilo devas esti akompanata de la origina, netradukita versio de la permesilo.
  • Se vi kopias aŭ distribuas la programon, vi devas aldoni la kompletan apartenantan maŝinlegeblan fontokodon aŭ skribitan proponon, validan minimume dum tri estontaj jaroj, la ĉi-antaŭe specifitan fontokodon liveri.

La posedanto de la aŭtorrajtoj povas rezigni ĉiun ajn el la ĉi-antaŭaj kondiĉoj.

Malgarantio
Malgarantio

La Popola Resumo ne estas permesilo. Temas pri praktika helpilo por klarigi la Juran Tekston (plenan permesilon) — pri facile komprenebla esprimo de kelkaj ĉefaj nocioj. Konsideru ĝin afabla interfaco por la Jura Teksto. La Resumo mem ne havas juran valoron kaj ĝia enhavo ne aperas en la efektiva permesilo.

La Krea Komunaĵo ne estas advokata firmao kaj ne provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Popola Resumo kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

Ĉi tio estas nur facile komprenebla resumo de la Jura Teksto (la plena GNU Malgranda Ĝenerala Publika Permesilo). Ankaŭ Portugala traduko estas disponebla.