Creative Commons License Deed

Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 2.0 Japanujo (CC BY-NC-SA 2.0 JP)

Malgarantiilo

La Popola Resumo ne estas permesilo. Temas nur pri praktika helpilo por klarigi la Juran Tekston (plenan permesilon) — pri facile komprenebla esprimo de kelkaj ĉefaj nocioj. La Resumo mem ne havas juran valoron, kaj ĝia enhavo ne aperas en la efektiva permesilo. La efektivaj nocioj de la permesilo estas priskribitaj en la Jura Teksto. Bonvolu klaki ĉi tien por vidi la plenan permesilon.

La Krea Komunaĵo kaj la Krea Komunaĵo Japanujo ne estas advokataj firmaoj, kaj redistribuado aŭ aperigado de, aŭ ligado al la Popola Resumo ne prezentas oferton de jura konsilo aŭ iu ajn alia jura servo. La Krea Komunaĵo kaj la Krea Komunaĵo Japanujo ne estas partioj en la permesilo, kvankam disponebligante la Popolan Resumon, kaj malakceptas responson pri damaĝoj rezultantaj el uzo de la Popola Resumo aŭ de la permesilo al ĝi ligita.

La produkton disponeblan laŭ permesilo Krea Komunaĵo provizas la persono kiu aplikis la permesilon. La Krea Komunaĵo kaj la Krea Komunaĵo Japanujo donas neniajn garantiojn rilate al la verko de la permesinto. Bonvolu legi ĉi tie informojn pri aplikado de permesiloj kaj ekspluatado de produktoj, disponeblaj laŭ permesiloj Krea Komunaĵo.

Ĉi tio estas facile komprenebla resumo (kaj ne anstataŭaĵo) de la permesilo.