Creative Commons License Deed

Nekomerca Specimeno Plus 1.0

Malgarantiilo

La Popola Resumo ne estas permesilo. Temas nur pri praktika helpilo por klarigi la Juran Tekston (plenan permesilon) — pri facile komprenebla esprimo de kelkaj ĉefaj nocioj. Konsideru ĝin afabla interfaco por la Jura Teksto. La Resumo mem ne havas juran valoron kaj ĝia enhavo ne aperas en la efektiva permesilo.

La Krea Komunaĵo ne estas advokata firmao kaj ne provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Popola Resumo kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

Ĉi tio estas facile komprenebla resumo de la Jura Teksto (plena permesilo).

La organizaĵo Krea Komunaĵo malaktualigis ĉi tiun juran ilon kaj malrekomendas apliki tiun por verkoj.

Vi rajtas:

  • Krei specimenojn, dispartigi aŭ kree transformi ĉi tiun verkon por nekomercaj celoj.
  • Efektivigi, aperigi kaj distribui kopiaĵojn de la kompleta verko por nekomercaj celoj (ekz. dosiera kunhavigo aŭ nekomerca retelsendo).

La verko rajtas esti kunhavigata nur:

  • Vi devas atribui la verkon en la maniero specifita de la aŭtoro aŭ permesinto (sed ne en kielo supoziganta, ke ili subtenas vin, vian laboron aŭ verkon).
  • Vi ne rajtas uzi la verkon por komercaj celoj.
  • Por iu ajn reuzo aŭ distribuo, vi devas klarigi al la aliuloj la kondiĉojn de la permesilo por la verko. Ideale per ligilo al ĉi tiu retpaĝo.
  • In no way are any of the following rights affected by the above:
    • Vian rajton por justaj trakto kaj uzo aŭ aliajn aplikeblajn aŭtorrajtajn esceptojn kaj limigojn;
    • Eventualajn rajtojn de aliuloj aŭ por la verko mem aŭ por maniero de ties uzo, ekzemple publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.