Creative Commons License Deed

Nuraŭtorrajta Dediĉo* (bazita sur la Usona juro)
aŭ Publikaĵa Deklaro

La persono, kiu asocias verkon kun ĉi tiu dokumento (la "deklaranto" aŭ "dediĉanto") ĉi-maniere aŭ (a) deklaras, ke laŭ lia plej bona scio, la verko de identigita aŭtoreco estas Publikaĵo en la ŝtato, kie ĝi estis publikigita, aŭ (b) dediĉas la verkon kiel Publikaĵon, do rezignas ĉiujn de li posedatajn aŭtorrajtojn por la verko de la sube identigita aŭtoreco (la "verko"). La deklaranto krome rezignas ĉiujn aliajn, restantajn aŭtorrajtajn interesojn, kiujn li povas havi en la asociata verko, kaj estas tial sube menciata kiel "dediĉanto".

La deklaranto faris raciajn paŝojn por konfirmi la staton de la aŭtorrajtoj por ĉi tiu verko. Li konscias, ke lia bonkreda peno neniel malgrandigas lian responson, se la prideklarata verko efektive ne estas Publikaĵo.

La dediĉanto faras la agon por utilo de la tuta homaro, sed fakte kaŭzas tiel malutilon al siaj heredontoj kaj idoj. La dediĉanto intencas fari la dediĉon kiel evidentan agon de porĉiama rezigno pri ĉiuj kaj nuntempaj kaj estontaj, kaj certaj kaj eventualaj rajtoj por la verko, devenantaj el la aŭtorrajta leĝaro. La dediĉanto konscias, ke tia rezigno pri ĉiuj rajtoj inkluzivas ankaŭ rezignon pri ĉiuj rajtoj eldevigi (juĝprocese aŭ alimaniere) la rajtojn por la verko.

La dediĉanto konscias, ke post kiam la verko estos liberigita kiel Publikaĵo, ĝi rajtos esti libere reproduktata, distribuata, transsendata, uzata, aliigata, aliaj verkoj rajtos baziĝi sur ĝi; ankaŭ alimaniere ĝi rajtos esti ekspluatata de iu ajn homo, por iu ajn kaj komerca kaj nekomerca celo, en iu ajn maniero, inkluzive metodojn ankoraŭ neinventitajn aŭ nepripensatajn.

CC0 for Public Domain Dedication
This tool is based on United States law and may not be applicable outside the US. For dedicating new works to the public domain, we recommend CC0.