Neniu aŭtorrajto
-
La persono, asociinta verkon al ĉi tiu dokumento, dediĉis la verkon al la publiko per rezigno pri ĉiuj siaj rajtoj por la verko, ekzistintaj laŭ la aŭtorrajta leĝaro, kaj pri ĉiuj rilataj aŭ najbaraj juraj rajtoj kiujn li havis al la verko, ĝis la amplekso permesita de la leĝo.
Verkoj disponeblaj laŭ CC0 ne postulas atribuon. Citante la verkon, vi ne rajtas supozigi ke ties aŭtoro subtenas vin.
-
Aliaj rajtoj
—
CC0 neniel influas la jenajn rajtojn:
- Patento aŭ varmarko mastrata de la persono, kiu asociis ĉi tiun dokumenton kun verko.
- Eventualajn rajtojn de aliuloj aŭ por la verko mem aŭ por maniero de ties uzo, ekzemple publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.
Publikigaj rajtoj ebligas al homoj destini, kiel ilia voĉo, bildo ks. rajtas esti uzataj publike por komercaj celoj. Se verko disponebla laŭ CC0 enhavas voĉon aŭ bildon de alia homo ol estas la permesinto, uzanto devos akiri ankaŭ lian konsenton antaŭ publika utiligo de la verko por komercaj celoj.