CC0
Uzante CC0, vi povas rezigni ĉiujn aŭtorajn kaj rilatajn aŭ najbarajn rajtojn, kiujn vi povas havi en ĉiuj jurisdikcioj tutmonde, ekzemple la moralajn rajtojn (ĝis la rezignebla amplekso), la publikigajn aŭ privatecajn rajtojn, rajtojn protektantajn kontraŭ maljusta konkurenco, datenbazajn rajtojn kaj rajtojn protektantajn eltiradon, distribuadon kaj reuzon de datenoj.
Atentu, ke vi ne rajtas rezigni rajtojn por verko, kiun vi ne posedas, se vi ne havas permeson de ties posedanto. Por eviti malrespekton de triapartiaj rajtoj, estas rekomendinde konsulti la aferon kun juristo, se vi ne certas, ĉu vi havas ĉiujn rajtojn bezonatajn por distribui la verkon.
Bonvolu rimarki, ke ĉi tio estas nenia registriĝo kaj la organizaĵo Krea Komunaĵo nek enmemorigas nek konservas iun ajn el la indikoj, kiujn vi entajpas. Ĉi tiu ilo gvidas vin tra generado de HTML kun enkorpigitaj metadatenoj por marki vian verkon disponebla laŭ CC0. Via verko ne estos asociita kun CC0 aŭ disponebligita laŭ CC0, antaŭ kiam vi estos publikiginta ĝin kun marko pri tio.
Bahasa Indonesia Bahasa Malaysia Castellano (España) Català Dansk Deutsch English Español Esperanto Euskara français Frysk Galego hrvatski Italiano Latviski Lietuvių Magyar Nederlands norsk polski Português Português (BR) română Slovenščina srpski (latinica) suomeksi svenska Türkçe Íslenska čeština Ελληνικά Беларуская русский українська العربية پارسی বাংলা 中文 日本語 華語 (台灣) 한국어