
Permesila Resumo de la Krea Komunaĵo
Atribuite-Nemodifite 1.0 Ĝenerala (CC BY-ND 1.0)
Vi rajtas:
- Kunhavigi — kopii kaj redistribui la materialon en iu ajn datenportilo aŭ dosierformo
- por ĉiu ajn celo, eĉ komerce.
- La permesinto ne povas malvalidigi la rajtojn, se vi obeas la kondiĉojn de la permesilo.
Laŭ la jenaj kondiĉoj:
-
Atribuite — Vi devas la verkon adekvate atribui, provizi ligilon al la permesilo kaj indiki, se estas faritaj modifoj. Vi rajtas tion fari en iu ajn racia maniero, sed ne en kielo supoziganta, ke la permesinto subtenas vin aŭ vian uzon.
-
Nemodifite — Se vi la materialon aliigas, transformas aŭ kreas ties devenaĵojn, vi ne rajtas la modifitan materialon distribui.
- Neniuj kromaj limigoj — Vi ne rajtas apliki jurajn ilojn aŭ teĥnologiajn rimedojn, kiuj jure limigus uzon de la materialo, ebligitan pere de la permesilo.
Atentigoj:
- Vi ne devas konformiĝi al la permesilo por elementoj de la materialoj, apartenantaj al la publikaĵaro, aŭ kie via uzo estas permesita laŭ aplikebla escepto aŭ limigo.
- Oni liveras neniun garantion. La permesilo eble ne donas al vi ĉiujn rajtigojn, bezonatajn por la uzo intencata de vi. La utiligon de la materialo povas limigi ekzemple iuj aliaj rajtoj, kiel tiuj publikigaj, privatecaj aŭ moralaj.
Estas disponebla nova versio de ĉi tiu permesilo. Rekomendindas uzi ĝin por novaj verkoj kaj eble vi volos redisponebligi laŭ ĝi ankaŭ verkojn jam antaŭe publikigitajn laŭ iu antaŭa versio de la permesilo. Por neniu verko tiu nova aŭtomate ekvalidos.