Transiri al enhavo

CC BY-ND 4.0 Deed

Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda

Vi rajtas:

  1. Kunhavigi — kopii kaj redistribui la materialon en iu ajn datenportilo aŭ dosierformo por ĉiu ajn celo, eĉ komerce.
  2. La permesinto ne povas malvalidigi la rajtojn, se vi obeas la kondiĉojn de la permesilo.

Laŭ la jenaj kondiĉoj:

  1. Atribuite — Vi devas la verkon adekvate atribui , provizi ligilon al la permesilo kaj indiki, se estas faritaj modifoj . Vi rajtas tion fari en iu ajn racia maniero, sed ne en kielo supoziganta, ke la permesinto subtenas vin aŭ vian uzon.
  2. Nemodifite — Se vi la materialon aliigas, transformas aŭ kreas ties devenaĵojn , vi ne rajtas la modifitan materialon distribui.
  3. Neniuj kromaj limigoj — Vi ne rajtas apliki jurajn ilojn aŭ teĥnologiajn rimedojn , kiuj jure limigus uzon de la materialo, ebligitan pere de la permesilo.

Atentigoj:

Vi ne devas konformiĝi al la permesilo por elementoj de la materialoj, apartenantaj al la publikaĵaro, aŭ kie via uzo estas permesita laŭ aplikebla escepto aŭ limigo .

Oni liveras neniun garantion. La permesilo eble ne donas al vi ĉiujn rajtigojn, bezonatajn por la uzo intencata de vi. La utiligon de la materialo povas limigi ekzemple iuj aliaj rajtoj, kiel tiuj publikigaj, privatecaj aŭ moralaj .

Notice

Ĉi tiu dokumento emfazas nur iujn el la ĉefaj ecoj kaj nocioj de la efektiva permesilo. Ĝi ne estas permesilo kaj havas nenian juran valoron. Estas rekomendinde atenteme pripensi ĉiujn el la nocioj kaj kondiĉoj de la efektiva permesilo antaŭ uzo de la disponebligita materialo.

La organizaĵo Krea Komunaĵo ne estas advokata firmao kaj ne provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al ĉi tiu dokumento aŭ permesilo, kiun ĝi resumas, kreas nek rilaton de juristo kaj kliento nek ajnan alian.

Creative Commons is the nonprofit behind the open licenses and other legal tools that allow creators to share their work. Our legal tools are free to use.