Permesila Resumo de la Krea Komunaĵo

Publikaĵa Marko 1.0

Neniu Aŭtorrajto

  • Ĉi tiu verko estis identigita kiel libera de konataj limigoj laŭ aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn.


    Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson. Vidu Aliajn Informojn sube.


Aliaj Informoj

  • La verko eble ne estas aŭtorrajte libera en ĉiuj jurisdikcioj.
  • Personoj povas havi aliajn rajtojn por la verko aŭ ligitajn kun ĝi, kiel patentajn aŭ varmarkajn rajtojn, aliaj eble posedas rajtojn por specifa maniero uzi la verkon, kiel publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.
  • En iuj jurisdikcioj povas moralaj rajtoj de la aŭtoro daŭri ankaŭ post fino de la aŭtorrajta protekto. Ĉi tiuj rajtoj povas inkluzivi rajtojn esti identigata kiel aŭtoro kaj protesti kontraŭ fiega prilaboro de la verko.
  • Se ne estas eksplicite menciita aliaĵo, la identiginto de la verko liveras neniujn garantiojn pri tiu kaj rifuzas responson por ĉiu ajn ties uzo, ĝis la maksimuma amplekso permesita de aplikebla leĝo.
  • Uzante aŭ citante la verkon, vi ne rajtas supozigi subtenon de ties aŭtoro aŭ identiginto.
Malgarantiilo
Malgarantiilo

La Publikaĵa Marko ne estas jura ilo.

La organizaĵo Krea Komunaĵo nek estas advokata firmao nek provizas jurajn servojn aŭ konsilojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Publikaĵa Marko kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

La organizaĵo Krea Komunaĵo kontrolis aŭtorrajtan staton de neniu el la verkoj, por kiu estas la marko aplikita. La organizaĵo garantias nenion pri iu ajn verko aŭ ties aŭtorrajta stato en iu ajn jurisdikcio kaj rifuzas ĉiun responson pri ĉiuj ajn uzoj de ajna verko.