Transiri al enhavo

CC0 1.0 Deed

CC0 1.0 Ĝenerala

Neniu Aŭtorrajto

  1. La persono, asociinta verkon al ĉi tiu dokumento, dediĉis la verkon al la publiko per rezigno pri ĉiuj siaj rajtoj por la verko, ekzistintaj tutmonde laŭ la aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn, ĝis la amplekso permesita de leĝaro.
  2. Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson. Vidu Aliajn Informojn sube.

Aliaj Informoj

  1. In no way are the patent or trademark rights of any person affected by CC0, nor are the rights that other persons may have in the work or in how the work is used, such as publicity or privacy rights.
  2. Se ne estas eksplicite menciita aliaĵo, la persono asociinta la verkon al ĉi tiu dokumento liveras pri la verko neniujn garantiojn kaj rifuzas responson por ĉiu ajn ties uzo, ĝis la maksimuma amplekso permesita de aplikebla leĝo.
  3. Uzante aŭ citante la verkon, vi ne rajtas supozigi, ke ties aŭtoro aŭ atestinto subtenas vin.

Notice

La Popola Resumo ne estas jura ilo, sed nura konciza helpilo faciliganta kompreni la Juran Tekston de CC0, esprimanta al nejuristoj ties fundamentajn nociojn. Konsideru ĝin afabla interfaco por la Jura Teksto. La Resumo mem havas nenian juran valoron kaj ĝia enhavo ne aperas en la Jura Teksto de CC0.

La organizaĵo Krea Komunaĵo nek estas jura firmao nek provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Popola Resumo kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

La Krea Komunaĵo kontrolis aŭtorrajtan staton de neniu el la verkoj, por kiu estas CC0 aplikita. La organizaĵo garantias nenion pri iu ajn verko aŭ ties aŭtorrajta stato en iu ajn jurisdikcio kaj rifuzas ĉiun responson pri ĉiuj ajn uzoj de ajna verko.

Creative Commons is the nonprofit behind the open licenses and other legal tools that allow creators to share their work. Our legal tools are free to use.