Ĉu permesi modifojn de via verko?
Jes
La permesanto rajtigas la aliulojn kopii, distribui, aperigi kaj efektivigi la verkon, same kiel krei devenaĵojn bazitajn sur ĝi.
Jes, se la aliigita verko estos disponebla samkondiĉe
La permesinto rajtigas la aliulojn krei kaj distribui devenaĵojn, sed nur laŭ la sama aŭ kongrua permesilo.
Ne
La permesanto rajtigas la aliulojn kopii, distribui, aperigi kaj efektivigi nur nealiigitajn kopiaĵojn de la verko, ne krei kaj distribui devenaĵojn bazitajn sur tiu.
Ĉu permesi komercan uzon de via verko?
Jes
La permesanto rajtigas la aliulojn kopii, distribui, aperigi kaj efektivigi la verkon, inkluzive por komercaj celoj.
Ne
La permesanto rajtigas la aliulojn kopii, distribui, aperigi kaj efektivigi la verkon, sed nur por nekomercaj celoj.
Permesila jurisdikcio:
Uzu la opcion „Internacia“ por la plej aktuala permesilo, kiu estas ankaŭ jurisdikcie neŭtrala kaj funkcianta tutmonde. Se ekzistas versio de la permesiloj adaptita por via jurisdikcio, eble vi volos elekti la adaptitan version, se tiu konsideras iujn aspektojn de loka leĝaro, kiujn la internaciaj permesiloj ne traktas specife. Tamen atentu, ke ne ĉiuj adaptitaj permesiloj apartenas al la plej novaj, plej aktualaj versioj de la permesiloj CC (nuntempe 3.0). Necesas pripensi
kiu permesilo pli taŭgas por viaj bezonoj.
Elektita Permesilo
La panelo „Elektita Permesilo“ aperigas informojn pri la permesilo,⏎ kiu estis priskribita en la panelo „Permesilaj Trajtoj“. Modifo de la indikoj⏎ en la panelo „Permesilaj Trajtoj“ aktualigos la informojn aperantajn ĉi tie.
Aprobita por Liberaj Kulturaj Verkoj
⏎ Se la elektita permesilo provizas rajtojn postulatajn por permesilo de libera kulturo, ⏎ la bildsimbolo „Aprobita por Liberaj Kulturaj Verkoj“ aperos sur ĉi tiu panelo. Ĉi tiu eco estis⏎ kreita por asisti vin kaj helpi fari pli informitajn decidojn. La permesiloj Nekomerce kaj Nemodifite⏎ enhavas aldonajn limigojn, kiuj laŭdifine malebligas konsideri ilin permesiloj de libera kulturo.⏎
⏎
⏎ Dum niaj permesiloj neapartenantaj al la permesiloj de libera kulturo estas en specifaj cirkonstancoj⏎ utilaj, ilia uzo povas rezultigi neintencatajn konsekvencojn (kiel permesilan malkongruon).⏎ Ekzemple verko disponebla laŭ la permesilo „Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe“ ne povas esti⏎ kombinata kun verko disponebla laŭ „Atribuite-Samkondiĉe“, ĉar disponebligo de la rezulta verko⏎ laŭ ajna permesilo el ambaŭ malrespektas la duan per aŭ aldono aŭ forigo de la limigo Nekomerce.⏎
⏎
⏎ Ekzemplo de permesila malkongruo el reala mondo: Verkojn kun la limigo Nekomerce⏎ aŭ Nemodifite oni ne rajtas aldoni al Vikipedio.⏎
Freedomdefined.org estas granda fonto de informoj pri libera kulturo.⏎
La paĝoj kun la difino de la libera kulturo ⏎
kaj akcepteblaj limigoj⏎
estas mirindaj elirpunktoj por plua lernado.
Titolo de la verko
Nomo de la verko, kiun vi volas disponebligi laŭ la permesilo.
Atribui verkon al nomo
Nomo, al kiu la uzantoj atribuu la verkon. Plej ofte temas pri la aŭtoro.
Atribui verkon al retadreso
Retadreso, al kiu la verko estu atribuata. Ekzemple retpaĝo pri la verko en retejo de ties aŭtoro.
Retadreso de la origina verko
Retadreso de la verko, sur kiu estas ĉi tiu verko bazita aŭ kies devanaĵon ĝi prezentas.
Retadreso por pluaj permesoj
Retadreso, kie uzanto povas trovi informojn pri akiro de rajtoj ne menciitaj jam en la permesilo Krea Komunaĵo.
Formo de la permesilo
La elektokesto „Formo de la permesilo“ determinas enhavon de la malsupra dekstra panelo. La panelo provizas ilojn por marki vian verkon en kohera kaj norma maniero.
HTML + RDFa
Estas provizata HTML, kiun eblas kopii al via retpaĝo. La HTML estas prinotita per maŝinlegeblaj metadatenoj. Tio ebligas al serĉiloj trovi simile disponeblajn verkojn kaj aŭtomate distingi informojn pri la verko (ekzemple la nomon de ties aŭtoro).
XMP
Dosieron XMP eblas enkorpigi en multajn aliajn dosierformojn, kiel en PDF.
Eksterrete
Ĝi provizas simplan plattekstan atentigon, kiun eblas uzi por marki eksterretajn verkojn
Ĉu vi havas retejon?
La HTML, provizata en ĉi tiu panelo, povas esti algluata en vian retejon por aperigi, laŭ kiu permesilo disponeblas via verko, same kiel por liveri informojn pri atribuo. Tiu HTML kombinas informojn el la paneloj „Permesilaj Trajtoj“ kaj „Helpu al aliuloj atribui vin!“. Ĝi ankaŭ enhavas metadatenojn RDFa, kiuj ebligas al serĉiloj precize sciiĝi, laŭ kiu permesilo estas via verko disponebla kaj kiel vi volas esti atribuata.
Ĉi tiu panelo enhavas ankaŭ antaŭrigardon, kiel aspektos la HTML, estonte enkorpigita en vian retejon. La radiobutonojn malsupre de la panelo eblas uzi por modifi grandon kaj aspekton de la permesila bildsimbolo en tiu HTML.
Atribuite
Vi devas atribui la verkon en la maniero
specifita de la aŭtoro aŭ permesinto.
Samkondiĉe
La permesinto rajtigas la aliulojn distribui devenaĵojn nur laŭ la sama aŭ kongrua permesilo.
Nemodifite
La permesanto rajtigas la aliulojn kopii, distribui kaj publikigi nur nealiigitajn kopiaĵojn de la verko — ne devenaĵojn bazitajn sur ĝi.
Nekomerce
La permesinto rajtigas la aliulojn kopii, distribui kaj publikigi la verkon. Tamen, uzo por komercaj celoj ne licas — krom se oni akiris de la permesinto apartan rajtigon.